Mia Vorto
Ĉi tie ni prezentas la Fotokolekton “Mia vorto”, kiu estos certe longdaŭra projekto, celanta montri plej vastan diversecon de esperanta vortprovizo, el kiu multaj esperantistoj elektas "siajn" vortojn - ĉu ŝatatajn, ĉu elpensitajn, ĉu pro io simbolajn.
La ideo de la projekto apartenas al Christophe Chazarein el la Esperanto-Kultur-Centro de Sudo-Pireneoj (Francio), kiu tiel prezentas ĝin:
“Ĉiu esperantisto klopodanta klarigi, kio estas Esperanto, frontas al tiu problemo: kiel konsciigi pri la realeco de nia lingvo? Kiel konkrete montri, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj buntas? Ni parolas pri facileco de la gramatiko, pri milionoj da parolantoj, pri internaciaj renkontiĝoj, ktp… sed por la aŭskultantoj tio ofte restas en la kampo de teorio. Bildigi kaj plikonkretigi la vivantecon de Esperanto, jen estas la ĉefa celo de la fotokolekto "Mia vorto…”
La unua fotokolekto estis realigita de Christophe en julio 2013 en Slovakio, enkadre de Somera Esperanto-Studado (SES-8), kie li farigis 55 portretojn. Sed kial ne daŭrigi? Kaj jen la nova fotokolekto, de IJK-69 en Nazareto (Israelo). Mi dankas al Christophe pro la permeso plu agi de mia propra nomo aŭ de la nomo de MEA MASI. Same ankaŭ mi rajtigas ĉiun deziranton disvastigi la agadon, farante fotokolekto(j)n“Mia vorto”en ajna E-kolektivo aŭ E-renkontiĝo.
IJK-69 |
La unua fotokolekto, kolektita de MASI kreiĝis dum la Junulara Esperanta Kongreso (IJK-69), okazinta la 19-26 de aŭgusto, 2013 en Nazareto (Israelo).
|
ALTE-1 |
La dua fotokolekto estis kreita dum la 1-a Alternativa Lingva Trejnado Esperanto (ALTE), kiu okazis la 1-4 de novembro, 2013 en proksima Apudmoskvo (Rusio).
|
Lozère,
|
Tiu ĉi eta fotokolekto estis farita de Klera dum la vojaĝo en suda Francio en aprilo 2014. Sur la fotoj estas 4 membroj de Esperanto-grupo de Lozère-departamento en Langvedoka regiono de Francio.
|
SES 2014
|
Dum la Somera Esperanto-Studado en Koltiŝevo, Rusio (17 - 25.08.2014) ni okazigis fotadon por la projekto "Mia Vorto", kiun partoprenis esperantistoj el diversaj landoj.
|
Nun mi plu citu la vortojn de Christophe:
“Kion ili prezentas? Vizaĝojn de diversaj homoj el diversaj landoj, ligitajn per unu sama lingvo. La fotokolekto "Mia vorto…", kiel simbolo de Esperanto, impresas ne la intelekton de la spektantoj sed ilian senton. Kaj ĝi implice diras multon. Montrante homojn, kiuj elektis siajn vortojn, ĝi diras, ke Esperanto estas ja parolata. Montrante homojn en sama kunteksto ĝi diras, ke okazadas internaciaj renkontiĝoj. Montrante ĉefe junulojn, ĝi kontraŭdiras la kutiman bildon, kiun trenas kun si Esperanto (nur hobia lingvo de emeritoj). Fine, la elektitaj vortoj spegulas la buntecon de la personecoj de la fotitoj kaj kelkfoje iliajn motivojn lerni Esperanton.”
La kolekto "Mia vorto. SES-8" spekteblas en la fotogalerio de la retejo de Sudo-Pireneoj kaj en la Facebook-paĝo de Esperanto-Kultur-Centro (EKC).
El tiu materialo la asocio EKC kreos ekspozicion, kiu utilos ekzemple por riĉigi informo-budojn dum publikaj eventoj.
Samkiel EKC, MASI pretas disponigi la originalajn fotojn al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj tion petos. Kune ni povus krei la grandiozan fotokolekton de karaj vizaĝoj!
MASI alvokas ĉiujn E-organizaĵojn kaj ĉiujn E-renkontiĝojn aliĝi al la projekto kaj kompili la propran fotokolekton “Mia vorto”! Estas amuza, agrabla, krea kaj tre utila okupo!
Irina Gonĉarova
Adaptenda ekzemplo de la Rajtigilo.
El tiu materialo la asocio EKC kreos ekspozicion, kiu utilos ekzemple por riĉigi informo-budojn dum publikaj eventoj.
Samkiel EKC, MASI pretas disponigi la originalajn fotojn al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj tion petos. Kune ni povus krei la grandiozan fotokolekton de karaj vizaĝoj!
MASI alvokas ĉiujn E-organizaĵojn kaj ĉiujn E-renkontiĝojn aliĝi al la projekto kaj kompili la propran fotokolekton “Mia vorto”! Estas amuza, agrabla, krea kaj tre utila okupo!
Irina Gonĉarova
Adaptenda ekzemplo de la Rajtigilo.